Xi sendas gratulan mesaĝon al sesa Ĉina-rusa Forumo pri Energikomerco
Qiujieming Publikigita: 2024-07-24 11:10:11

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde sendis gratulan mesaĝon al la sesa Ĉina-rusa Forumo pri Energikomerco.

Xi diris, ke ĉi tiu jaro markas la 75an datrevenon de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio, kaj ke kun la komuna klopodo de ambaŭ flankoj, la ĉina-rusa ampleksa strategia partnereco de kunordigo por la nova epoko progresas plene de vigleco, kaj duflanka kunlaboro pri energio fariĝis ĉiam pli matura, stabila kaj elasta, alportante palpeblajn avantaĝojn al la du popoloj.

Xi diris, ke ĉe la nova historia deirpunkto, Ĉinio pretas labori kun Rusio por senĉese antaŭenpuŝi la reciprokprofitan kunlaboron en la kampo de energio, protekti la stabilecon kaj elastecon de la energiindustria ĉeno kaj proviza ĉeno, por kontribui al pli fortika, verda kaj sana disvolviĝo de tutmonda energiindustrio.

Ankaŭ rusa prezidento Vladimir Putin sendis gratulan mesaĝon al la forumo marde.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree