ĈKG okazigis dialogon pri tutmondaj oportunoj en la reformo de Ĉinio en Luksemburgio
Qiujieming Publikigita: 2024-07-24 17:16:46

La Ĉina Kultura Centro en Luksemburgio okazigis la unuan dialogon pri "Tutmondaj Oportunoj en Profundigo de Reformo de Ĉinio en la Nova Epoko" lunde por marki la fermon de unu el la plej gravaj politikaj okazaĵoj de Ĉinio, la tria plena sesio de la 20a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) en Pekino.

La dialogo estis kune organizita de Ĉina Komunikila Grupo-Eŭropo (ĈKG-Eŭropo) kaj la Ĉina Ambasadejo en Luksemburgio, kun subteno de la Ĉina-Luksemburga Komerca Ĉambro, la Ĉina Komerca Ĉambro al Eŭropa Unio (EU), la Ĉina Kultura Centro en Luksemburgio, kaj belga mediato EU Reporter.

Dum sia parolado per videoligo, Shen Haixiong, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ kaj prezidanto de ĈKG, emfazis la signifon de la tria plena sesio de la 20a Centra Komitato de la KPĈ kiel mejloŝtono por la disvolviĝo de Ĉinio en la nova epoko.

Shen diris, “Fronte al la nuna interplektita mondo de kaoso kaj ŝanĝo, kaj la oportunoj kaj defioj prezentitaj de la nova ondo de teknologiaj kaj industriaj revolucioj, Ĉinio metis reformon en pli elstaran pozicion. La paŝoj de reformo ne ĉesos, kaj estos neniu " malkuplo" aŭ "altaj muroj".

En la sama tago okazis dialogoj pri la sama temo ankaŭ en Tanzanio kaj Argentino, kaj la 23an en Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree