Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj alvokas politikan solvon de ukraina krizo
Qiujieming Publikigita: 2024-07-24 19:58:28

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi merkrede interparolis kun ukraina ministro pri eksterlandaj aferoj Dmytro Kuleba en Kantono, alvokante politikan solvon de la ukraina krizo.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris, ke la ukraina krizo eniris sian trian jaron, kaj la konflikto ankoraŭ daŭras kun riskoj de eskalado kaj influo.

Rimarkinte, ke Ĉinio firme subtenas la politikan solvon de la ukraina krizo, Wang diris, ke la kvar principoj prezentitaj de prezidanto Xi Jinping formas la fundamentan manieron de Ĉinio por trovo de solvo al la krizo.

Sur tiu bazo, Wang diris, ke Ĉinio kaj Brazilo kune skizis ses komunajn komprenojn por politika solvado de la ukraina krizo, inkluzive de tri principoj por regado de la konflikto, tri elementoj por paca plano, tri humanitaraj zorgoj, kaj ankaŭ gravajn rimedojn por malebligi nukleajn riskojn kaj certigi la stabilecon de industriaj kaj provizaj ĉenoj.

Wang aldonis, ke ĉi tiu konsento akiris vastan subtenon kaj respondon de la internacia komunumo.

Wang diris, ke Ĉinio opinias, ke ĉiuj konfliktoj devas finiĝi ĉe la intertrakta tablo, kaj ĉiuj disputoj devas esti solvitaj per politikaj rimedoj, aldonante, ke lastatempe kaj Ukrainio kaj Rusio montris pretemon por intertraktado.

“Kvankam la kondiĉoj kaj tempo ankoraŭ ne estas maturaj, ni subtenas ĉiujn klopodojn favorajn al paco kaj estas pretaj daŭre ludi konstrueman rolon por batalhalto kaj rekomenco de pacaj intertraktadoj,” li diris, aldonante, ke Ĉinio atenteme sekvas la humanitaran situacion en Ukrainio kaj daŭre liveros humanitaran helpon al la lando.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree