Speciala reprezentanto de Xi Jinping iros al Vjetnamio por funebri forpason de Nguyen Phu Trong
Yu Publikigita: 2024-07-24 15:36:04

Proparolanto de la Internacia Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) anoncis merkrede, ke Wang Huning, plej alta politika konsilanto de Ĉinio, kiel speciala reprezentanto de ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, Xi Jinping, iros al Vjetnamio por funebri la forpason de Nguyen Phu Trong, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio.

Proparolanto Hu Zhaoming diris, ke Wang, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, gvidos delegacion de la KPĈ al Vjetnamio por partopreni en la funebrado de la 25a ĝis la 26a de julio en Hanojo, ĉefurbo de Vjetnamio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree