Ĉinio kaj Rusio konsentas plu vastigi investon kaj energikunlaboron
Qiujieming Publikigita: 2024-07-25 16:58:21

Ĉinio kaj Rusio konsentis plu vastigi investon kaj energikunlaboron por antaŭenigi duflankajn rilatojn.

La promesoj estas faritaj en la 11a kunveno de la Ĉina-rusa Komitato de Investa Kunlaboro, kunprezidita de ĉina vicĉefministro Ding Xuexiang, kiu vizitis Rusion de dimanĉo ĝis mardo, kaj rusa unua vicĉefministro Denis Manturov, la 21a kunveno de la Ĉina-rusa Komitato pri Energikunlaboro kunprezidita de Ding kaj rusa vicĉefministro Alexander Novak, kaj la 6a Ĉina-rusa Forumo pri Energikomerco, ankaŭ kiun Ding ĉeestis.

Kunprezidante la kunvenojn, Ding, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), rimarkis, ke la du ŝtatestroj faris multajn strategiajn interŝanĝojn kaj atingis serion da gravaj konsentoj, planante la disvolvon de la rilatoj kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj Rusio en diversaj kampoj.

Ding diris, ke Ĉinio volas labori kun Rusio por serioze efektivigi la gravajn konsentojn atingitajn de la du ŝtatestroj, senĉese plibonigi la nivelon de investo kaj energikunlaboro inter la du landoj, kaj pli bone realigi reciprokan profiton, kungajnajn rezultojn kaj komunan disvolviĝon.

Ding diris, ke sub la strategia gvidado de la du ŝtatestroj, ĉina-rusa investo kaj energikunlaboro konservis solidan disvolviĝon, alportante palpeblajn avantaĝojn al la du landoj kaj la du popoloj.

Li diris, ke la du flankoj devas fari pli bonajn planojn por gvidi la duflankan investan kunlaboron, senĉese antaŭenpuŝi kunlaboron pri grandaj projektoj, profunde esplori la potencialon de subnacia kunlaboro kaj aktive krei favoran investan medion.

Li ankaŭ alvokis profundigi integran kunlaboron inter supra fluo, meza fluo kaj malsupra fluo de la energikampo, plifortigi kunlaboron en kampoj kiel energiteknologia novigado, plifortigi strategian kunordigon pri tutmonda energiregado, por kune antaŭenigi ilian altkvalitan energikunlaboron.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree