La Ministerio pri Komerco de Ĉinio ĵaŭde esprimis gravan zorgon pri planitaj protektismaj rimedoj de la Eŭropa Unio (EU) en la industrio de biodizelo, kaj avertis, ke tiaj rimedoj misefikos.
Proparolanto de la ministerio He Yongqian diris en regula gazetara konferenco, ke EU, la plej granda merkato de biodizeloleo en la mondo, importas biodizeloleon el Ĉinio por kontentigi siajn grandajn konsumajn bezonojn, kio helpas atingi ĝiajn verdan transformiĝon kaj energiŝparajn celojn.