Opinisondo de CGTN: 92.81% laŭdas klopodojn de Ĉinio por antaŭenigo de repaciĝo inter palestinaj frakcioj
Qiujieming Publikigita: 2024-07-25 14:49:07

Laŭ tutmonda interreta opinisondo farita de CGTN, 92,81 procentoj de la tutmondaj respondantoj laŭdas la sincerajn klopodojn de Ĉinio por subteno al la rajtoj de la palestinanoj, fino de dissplitiĝo kaj atingo de unuigita pozicio inter la palestinaj frakcioj, dirante, ke Ĉinio starigis novan ekzemplon por solvi kontraŭdirojn kaj diferencojn per dialogo kaj konsiliĝo.

En la opinisondo, 87,23 procentoj de la tutmondaj respondantoj opinias, ke repaciĝo inter palestinaj frakcioj estas favora por antaŭenigi fruan finon de la konflikto inter Palestino kaj Israelo, kaj tiel antaŭenigi regionan pacon kaj stabilecon. 91,63 procentoj de la respondantoj konsentas pri la propono de Ĉinio. 90,55 procentoj de la respondantoj opinias, ke la subteno de Ĉinio por paca disvolviĝo ricevis pli da rekono ol la agoj de iuj landoj por intensigo de konfliktoj en Mezoriento. 87,25 procentoj de la tutmondaj respondantoj diris, ke la homaro estas nedividebla sekureca komunumo kaj konsentas pri la komuna, ampleksa, kunlabora kaj daŭrigebla sekureca koncepto proponita de Ĉinio.

Ĉi tiu opinisondo, publikigita de CGTN en la angla, hispana, franca, araba kaj rusa, ricevis respondojn de 10 592 homoj ene de 24 horoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree