Unu plia jaro de Esperanto-kursoj finiĝis ĉe la Universitato de Zaozhuang. En septembro la gestudentoj de la fako revenos de la someraj libertempoj por komenci sian trian jaron. Ni havis la belan novaĵon, ke pluraj el ili estis akceptitaj kiel pagitaj volontuloj en nacia programo kaj kadre de ĝi instruos la internacian lingvon dum unu semestro en lernejoj de la landlima provinco Xinjiang. Certe estos tre interesa kaj kulture enriĉiga sperto povi instrui al infanoj de diversaj nacioj kiel la ujgura. Samtempe, la restantaj gestudentoj devos multe labori ne nur en la klasĉambro, sed ankaŭ por daŭre subteni la varbadajn strebojn de la Esperanta Studenta-Klubo. Ĝiaj volontuloj, fakte, tradicie multe agadas dum la prezentaj eventoj de la studentaj asocioj. En pasinta aprilo okazis tia foiro dum tuta posttagmezo kaj la junulinoj deĵorantaj ĉe la Esperanto-budo allogis pasantajn studentojn per ludo pri la legado de la alfabeto. Tiuj, kiuj legis korekte 3 literojn en la lingvo de Zamenhof, ricevis belan glumarkon. Kaj fakte sufiĉe multe da junuloj akceptis la defion kaj sukcese plenumis ĝin. Kompreneble, la amuzo de tiaj eventoj estas ankaŭ rondiri ĉiujn budojn kaj ricevi glumarkojn pri la japana, la korea, la dancado de korea pop-muziko, ĉina ŝako aŭ kostumoj de ĉinaj nacioj.
La Esperanta budo en la Asocia Foiro
Voluntulino instruas Esperanto-literojn en la Asocia Foiro
En julio, post la fino de la semestro, mi partoprenis en du programoj, kies kerna ideo ankaŭ baziĝis sur lingva kaj kultura gustumado, sed kiuj celis respektive bazlernejanojn kaj mezlernejanojn. La unua estis organizita de S-ro Semio (Sun Mingxiao) ĉe la Esperanto-Muzeo en la malnova kampuso de Zaozhuang-Universitato. La lernantoj de tiu senpaga, unu-semajna “somera tendaro” estis precipe gefiloj de universitataj instruistoj. Inter la diversaj studobjektoj, estis gustumado de la korea lingvo, instruata de Choi Manwon (Dekmil), de la angla kaj itala, instruataj de mi, kaj de Esperanto, instruata de Sun Mingxiao kaj mi. Inter la mojosaj agadoj, estis leciono pri fotado fare de John Huang, prezidanto de la Nordamerika IKEF kaj printado de memorigaj t-ĉemizoj fare de Sun Mingxiao. Ĉar ĉiuj lecionoj okazis en la Esperanto-muzeo, dum la paŭzoj la gelernantoj kuregis tra ĝi kaj ludis kun la kolomboj de paco pendantaj el la plafono, donante al ĝi grandan senton de vivo kaj de infana energio.
S-ro Semio printas Esperantajn t--ĉemizojn
La gelernantoj de la “somera tendaro”
Tuj post la fino de tiu ĉi somera tendaro, malfermiĝis en la nova kampuso de Zaozhuang-Universitato plia unu-semajna kurso por iom pli aĝaj lernantoj, kiuj havas inter 12 kaj 17 jarojn. Organizis ĝin la Fremdlingva Departemento. Ĝi celis publikon ekster la universitato, ĉar nun sufiĉe riĉaj gepatroj emas sendi siajn filojn al pluraj tiaj kursaroj dum la somero, por ke ili ne perdu valoran tempon en la granda konkurencado ekde la infanaĝo por eniri en la plej bonajn lernejojn. Tie mi instruis Esperanton kaj la anglan, kune kun Novzelanda kolego. La gelernantoj diris al unu el la respondeculinoj, ke ili ŝategis la lecionon de Esperanto, dum kiu mi montris al ili la desegnofilmon de Saĝa Steleto kun ĉinaj subtitoloj kaj ni lernis la alfabeton kaj kelkajn facilajn esprimojn kaj salutojn en la internacia lingvo, respondante al iliaj demandoj pri Zamenhof. La riĉa programo inkluzivis viziton al la laboratorio de Artefarita Intelekto de la Universitato, kie ni spertis mojosan video-ludan lecionon de la angla kaj tri-dimensian filmon. La kolegoj de la rusa kaj de la korea ne nur instruis siajn lingvojn, sed ankaū pretigis tipajn manĝaĵojn kune kun la gelernantoj, kiuj multe aprecis tion.
Fine, kiel fremdaj instruistoj, S-ro Dekmil kaj mi havis la ŝancon viziti la plej malnovan sidejon en Zaozhuang de la Hospitalo de la Pekina Universitato pri Tradicia Ĉina Medicino. La vicestrino afable montris al ni la lokon, sur kies muroj pendas multaj flavaj standardoj, premioj por elstara kuracado, kaj ŝi prezentis al ni la estron kaj iaman estron, kiu ankoraŭ laboras tie pro sia granda pasio por la laboro. Ŝi persone donis al ni senpagan kuracadon en tiu tago, kiu estis la plej grava somera tago en ĉina medicino por ekforigi malvarmon de la korpo kaj tiel fortigi ĝin por la longaj vintraj monatoj. Pro tio la tuta hospitalo estis vere plenplena. S-ro Semio, kies filino estas ankaŭ kuracistino de ĉina tradicia medicino, kaptis la ŝancon paroli kun la estroj pri la ebleco starigi rilatojn pere de Esperanto kun eksterlandaj hospitaloj kaj kuracistoj, interesataj pri reciproka lernado, krom kompreneble kun eblaj pacientoj. Se iu el la legantoj interesiĝas pri tiu interkultura ebleco, la estraro de la hospitalo estis tre malferma al la ideo kaj vere tre afable akceptis nin.
Esperanto-instruado en la nova kampuso
Kuirado de koreaj manĝaĵoj