Dialogo pri tutmondaj oportunoj en reformo de Ĉinio okazis en Italio, Germanio kaj Francio
Lucia Publikigita: 2024-07-26 17:30:17

Antaŭ kelkaj tagoj, sukcese okazis en Italio, Germanio kaj Francio la tutmonda dialogo "Tutmondaj Oportunoj en Profundigo de Reformo de Ĉinio en la Nova Epoko" sub la organizado de Ĉina Komunikila Grupo. Gastoj el la politikaj, komercaj, akademiaj kaj amaskomunikilaj rondoj de Italio, Germanio kaj Francio interŝanĝis opiniojn pri temoj, kiel la vasta signifo de la tria plena sesio de la 20a Centra Komitato de la KPĈ al la mondo, interŝanĝoj kaj reciproka lernado inter civilizacioj de Ĉinio kaj Eŭropo, kaj novaj ŝancoj alportitaj de ĉiuflanka profundigo de reformado de Ĉinio por kunlaboro inter Ĉinio kaj EU.

Itala ambasadoro en Ĉinio Massimo Ambrosetti diris, ke antaŭenigi interŝanĝojn kaj dialogon inter diversaj civilizacioj havas fortan praktikan signifon. Kiel elstaraj reprezentantoj de orienta kaj okcidenta civilizacioj, Italio kaj Ĉinio ambaŭ havas distingajn civilizaciajn trajtojn, kio ankaŭ estas grava bazo por Italio kaj Ĉinio por fari kulturajn interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon.

 

Esploristo de la Instituto Schiller en Francio, alte laŭdis la pozitivajn atingojn de Ĉinio en antaŭenigo de altkvalita disvolviĝo. Li diris, ke Ĉinio sin devontigas al divido de la saĝeco kaj disvolvaj rezultoj kun la mondo per "tri gravaj tutmondaj iniciatoj" por atingi reciprokan profiton kaj kungajnajn rezultojn.

 

Thomas Rabe, nepo de germana amiko John Rabe kaj profesoro en Hajdelberga Universitata Hospitalo en Germanio, diris, ke en la lastaj jaroj Ĉinio faris rimarkindajn atingojn en reformo de la medicina sistemo, plibonigo de la sanzorga sistemo kaj novigo de medicinaj teknologioj, kaj faris kontribuojn al la monda afero de publika sano.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree