Laŭ datumoj de la Buroo de Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, pli ol 50 landoj kaj internaciaj organizoj konfirmis sian partoprenon en la ekspozicio. Norvegio, Benino, Burundo, UNICEF kaj aliaj landoj kaj internaciaj organizoj unuafoje partoprenos en la ekspozicio. Ĝis nun, la kontraktita ekspozicia areo superis 360 000 kvadratajn metrojn.