Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) ĵaŭde publikigis Raporton pri Teknologia Novigado kaj Disvolvado en Rekta Elsendo de Olimpikoj de ĈKG en sia studio de la Internacia Brodkasta Centro de Parizaj Olimpikoj. Shen Haixiong, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ kaj prezidanto de ĈKG kaj Yiannis Exarchos, ĝenerala direktoro de la kompanio Olimpika Brodkasta Servo (OBS) kune ĉeestis la lanĉan ceremonion.
Shen diris, ke la raporto estas atingo reflektanta la senĉesan antaŭenpuŝon de teknologia novigado de ĈKG.
Li diris, ke ĈKG havas longdaŭran amikan kunlaboron kun OBS, kaj ke la sendepende disvolvitaj teknologioj kaj ekipaĵoj starigis solidan bazon por perfekta prezentado de diversaj ludoj, kaj estis alte laŭdataj de OBS kaj aliaj internaciaj amaskomunikilaj kunuloj, aldonante, ke li esperas, ke la du flankoj daŭre prenos la olimpikojn kiel oportunojn por plivastigi kunlaboron en diversaj kampoj, plifortigi la esploradon kaj disvolvadon de avangarda amaskomunikila teknologio kaj la aplikadon de rezultoj en la elsendo de estontaj olimpiaj ludoj, kaj kontribuos al la disvastigo de olimpika kulturo kaj antaŭenigo de la olimpika spirito.
Exarchos laŭdis ĈKG pro ĝia elstara agado en la elsendo de antaŭaj Olimpikoj kaj esprimis sian atendon prezenti la mirindajn kondutojn de ĉinaj sportistoj en la Olimpikoj per la elsenda raporto de ĈKG.