Kio allogas altrangulojn de usonaj kompanioj al Ĉinio por grupaj vizitoj?
Yu Publikigita: 2024-07-26 17:56:36

Nelonge post la fino de la tria plena sesio de la 20a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), delegacio de altrangaj administrantoj de usonaj kompanioj, inkluzive de FedEx Express, Apple Inc, Boeing kaj Micron Technology, vizitis Ĉinion. Laŭ analizantoj, la vizito de delegacio de grandaj usonaj komercaj entreprenoj al Ĉinio montras urĝan deziron informiĝi pri la politika aranĝo de Ĉinio por plua ampleksa profundigo de reformo kaj kapti ŝancojn por reciproka profito.

Reprezentantoj de usonaj kompanioj diris, ke ili bonvenigas la gravan signalon eligitan de la tria plena sesio de la 20a Centra Komitato de la KPĈ pri ampleksa profundigo de reformo. Ili atendis, ke la nova ekonomia reformo kaj plua malfermo estos komencitaj tra la lando por altiri pli da daŭrpova ekstera investo.

La Internacia Mona Fonduso lastatempe plialtigis sian anticipon pri la ekonomia kresko de Ĉinio en la kuranta jaro. Ĝi opinias, ke la emerĝantaj ekonomioj de Azio, precipe Ĉinio, daŭre estas la ĉefa motoro de tutmonda kresko. En la supre menciita plena sesio, oni emfazis, ke la jaraj celoj de socia kaj ekonomia disvolviĝo devas esti atingitaj sendube. Pro ĉi tiu "fundamento", usonaj entreprenistoj havas pli da fido por serĉi kunlaboron en Ĉinio.

La grandega merkato estas unu el la elstaraj avantaĝoj de Ĉinio. Kun la starigo de la unuigita pogranda merkato tra la lando, la antaŭenigo de nova popol-orientita urbanizado kaj plibonigo de la sistemo pri enspeza distribuado, la grandega merkato konstante pliboniĝos kaj disvolviĝos, eligante pli grandan potencialon de enlanda postulado.

Ĉinio aktive efektivigos la integriĝon de reguloj, sistemoj, administro kaj normoj en la kampoj de protekto de posedrajtoj, mediaj normoj, retkomerco kaj financaj sektoroj konforme al internaciaj komercaj reguloj de altnivelaj normoj. Dum la vizito al Ĉinio, la usonaj entreprenistoj emfazis, ke ili havas fidon pri plua vastigo de sia komerco en Ĉinio kaj atendas plu profundigi kunlaboron en la kampoj de komerco, investo, verda disvolviĝo, sanzorgo, eduko kaj kulturo.

Ĉinio ĉiam oponas malkuplon kaj rekomendas komunan disvolviĝon. Ĉi tio konformas al la leĝoj de la merkato kaj ankaŭ al la interesoj de usonaj kompanioj. La disvolviĝo de Ĉinio estas karakterizita de stabileco kaj kontinueco, kio signifas stabilajn atendojn por la mondo. En la estonteco, kun la efektivigo de pli ol 300 ŝlosilaj reformaj rimedoj enskribitaj en la dokumenton de la plena sesio, la vigleco de la ĉina merkato estos daŭre ekscitita. Firmaoj el diversaj landoj, inkluzive de Usono, trovos pli grandan disvolvan spacon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree