En la 27a de julio laŭ la loka tempo, Wang Yi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio(KPĈ) kaj ministro de eksterlandaj aferoj, ĉeestis la Konferencon de Eksterlandaj Ministroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, Ĉinio-Japanio-Sudkoreio (10+3) en Vjetnamio.
Wang Yi diris, ke en la pasinta jaro la 10+3 kunlaboro estis konstante implementita laŭplane, regiona ekonomia integro daŭre progresis, la kunlaborado de financa kaj nutraĵa sekureco profundiĝis kaj kunlaborado en la novaj kampoj daŭre pliiĝis, monstrante fortan endogenan forton. Sub la nova situacio Orienta Azio frontas al novaj defioj kaj malfaciloj en la estonteco. Ĉinio volas unuigi kaj kunlabori kun ĉiuj partioj, konservi malfermon kaj inkluzivecon, firme promeni la procezon de regiona ekonomia integrado, kaj kontinue akceli la celon por konstrui orientazian komunumon.
Wang Yi diris, ke kiel unu el la plej maljunaj mekanismoj por la regiona kunlaborado de Orienta Azio, 10+3 estis profunde okupita en praktika kunlaborado en diversaj kampoj dum pli ol 20 jaroj, respondis al malfaciloj kiel la financa krizo kaj la epidemio KOVIM-19. Antaŭ du monatoj la kunveno de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio estis sukcese okazigita post kvarjara halto kaj estis atingita grava konsento pri antaŭenigo de kunlaborado de Orienta Azio kaj akcelo de la kunlaboro ene de mekanismo 10+3. Ĉinio volas labori kun ĉiuj partioj por daŭrigi subtenadon de la centra pozicio de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj en la regiona kadro, plene levigi la rolon de la mekanismo de 10+3, pliprofundigi kunlaboron en tradiciaj avantaĝaj kampoj, pligrandigi kunlaboron en la novaj kampoj, aldoni novan movforton por la regiona disvolviĝo, kaj alporti novan esperon al la popolo en la regiono. La ĉina flanko prezentis kvar proponojn por la venonta fazo de kunlaborado.
La unua estas pliprofundigi ekonomian integron kaj akceli regionajn konektojn. Ĉinio subtenas plifortigon de la regiona konektado de la regiona provizo-ĉeno kaj ĉijare okazos konferenco de industria provizĉeno de 10+3. Ĉinio volas labori kun ĉiuj partioj por konservi stabilajn kaj glatajn provizaĵojn.
La dua estas plifortigi krizorespondeblecojn kaj konservi regionan stabiligon. Ĉinio bonvenigas la konstruadon de rapida financiloj sub la Chiang Mai-Iniciato por multilateralismo, kaj atendas labori kun ĉiuj partioj por plibonigi la regionan reton de financa sekureco kaj pli bone respondi al internacia ekonomia kaj financa turbuleco.
La tria estas plivastigi kunlaboron en novaj kampoj kaj gvidi regionan disvolviĝon. Ĉinio volas plivastigi kunlaboron de ciferecigo kaj verda tranformiĝo kaj efektivigi ekologian sisteman deklaron de elektroveturiloj.
La kvara estas akceli interhomajn interŝanĝojn kaj koncentrigi regionan komunan konon.