La 26an de julio, ĉina prezidanto Xi Jinping sendis kondolencan mesaĝon al etiopa prezidento Sahle-Work Zewde pro serioza montŝoviĝo.
Xi diris, ke li surprizite informiĝis pri monta terŝoviĝo okazinta en suda etiopa ŝtato, kiu kaŭzis grandan vundon kaj morton de homoj kaj propraĵan perdon. Nome de la ĉinaj registaro kaj popolo, li esprimis profundan funebron al viktimoj kaj donis sinceran kondolencon al iliaj familianoj kaj la suferitaj popolanoj de la lando. Li kredas, ke la etiopa popolo certe venkos la katastrofon kaj rekonstruos hejmon.