La 27an de julio 2024 laŭ la loka tempo en Nov-Delhio, Hindio, en la 46a Konferenco de UNESCO pri Mondaj Heredaĵoj, estis aprobita la rezolucio por inkluzivi "la centran akson de Pekino - majstraĵo de ideala urba ordo de Ĉinio" en la Liston de Mondaj Heredaĵoj. Ĝis nun la nombro de mondaj heredaĵoj en Ĉinio atingis 59.
La "Centra Akso de Pekino" trapasas de norde al sude de la antikva urbo de Pekino. Ĝi estis konstruita ekde la 13a jarcento kaj formiĝis en la 16a jarcento. Poste ĝi plue disvolviĝis kaj fariĝis la plej longa urba akso kun la totala longeco de 7,8 kilometroj en la mondo. Ĝia sidejo-elekto, formo, urba dezajno kaj konstruo konservas la idean urban paradigmon registritan en la "Libro de Etiketo kaj Ceremoniaro", montrante planitan tradicion de antikvaj urboj, atestante disvolviĝon kaj ŝanĝiĝojn de Pekino kaj ĝi estas grava simbolo de karakterizoj de ĉina civilizacio.