Wang Yi intervidiĝis kun usona ŝtatsekretario Antony Blinken
Mirinda Publikigita: 2024-07-28 14:28:19

La 27an de julio laŭ la loka tempo en Vientiane, Wang Yi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio(KPĈ) kaj ministro de eksterlandaj aferoj, intervidiĝis kun usona ŝtatsekretario Antony Blinken. La du flankoj interŝanĝis opiniojn pri la ĉina-usonaj rilatoj kaj konsentis plue teni altnivelan kontakton kaj pluapaŝe efektivigi gravajn konsentojn atingitajn de du ŝtatestroj en la Sanfranciska Renkontiĝo.

Wang diris, ke en la pasintaj tri monatoj, la du flankoj faris kontakton en diplomatio, financo, leĝplenumo, klimatŝanĝa teamo kaj la du armeoj, ankaŭ multiĝis interŝanĝoj inter la popolanoj. Tamen necesas rimarkigi, ke Usono ne haltis sian premadon kaj malhelpon al Ĉinio, eĉ pli intensigis siajn rimedojn. Risko alfrontata de la ĉina-usonaj rilatoj pli akumuligis kaj leviĝis la defio. La ĉina-usonaj rilatoj ankoraŭ troviĝas ĉe la ŝlosila momento haltigi falon kaj komenci stabilecon, necesas senĉeŝe etaloni la direkton, regi riskojn, taŭge trakti diverĝojn, senigi ĝenon kaj antaŭenigi kunlaboron.

Wang diris, ke Tajvano estas parto de Ĉinio, ne estis kaj ne estos lando. “Sendependeco de Tajvano” ne estas neakordigebla kun la paco de Tajvana Markolo. Ni nepre kontraŭpremos ĉiujn provokojn de la forto de “Sendependeco de Tajvano” kaj kontinue malgrandigos ĝian spacon kaj klopodos por realigi kompletan reunuigon. 

Wang klarigis la faktojn pri la demando de Ren’ai-Rifo kaj diris, ke Usono ne devas ventumi la flamojn, malordigi la situacion kaj rompi la maran stabilecon. 

Blinken diris, ke Usono aktive sin dediĉas al stabiligo de la rilatoj kun Ĉinio, persistas en la politiko de unu Ĉinio, atendas teni frekvencan kontakton kun Ĉinio, plue faros kunlaboron en malpermeso de narkotaĵoj kaj artefarita intelekto. Li deziras regi diverĝojn inter la du flankoj kaj eviti misjuĝon kaj miskomprenon. 

Ambaŭ flankoj interŝanĝis opiniojn pri la gazaa situacio, situacio de Korea Duoninsulo, birma demando, ktp. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree