ĈKG kaj Mediapro subskribis memorandon de kompreno por profundigi kunlaboron en pluraj areoj
Lucia Publikigita: 2024-07-28 16:39:36

La 27-an de julio laŭ la loka tempo, Ĉina Komunikila Grupo kaj hispana grupo Mediapro subskribis memorandon pri kunlaboro en Barcelono. La du partioj atingis interkonsenton pri kunlaboro en lokoj kiel ekzemple amaskomunikila resurso-dividado, aŭdvida programo-produktado, kaj noviga aplikado de novaj teknologioj. Shen Haixiong, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de Ĉina Komunikila Grupo, kaj Tatxo Benet, prezidanto de Mediapro subskribis la kontrakton nome de ambaŭ flankoj.

Shen diris, ke en la lastaj jaroj, sub la strategia gvido de la du ŝtatestroj, Ĉinio kaj Hispanio daŭre ekspluatis la potencialon por kunlaboro, intensigis ekonomian kaj komercan kaj interpopolan interŝanĝojn inter la du landoj, kaj antaŭenigis reciproke utilan kunlaboron inter la du flankoj por iĝi pli profunda. Kiel grava ponto por kulturaj interŝanĝoj, la amaskomunikiloj ludas neanstataŭigeblan rolon en antaŭenigo de interpopolaj rilatoj kaj interkompreno inter la du popoloj.

Benet diris, ke dum la pasintaj 30 jaroj post sia fondiĝo, Medipro establis maturan strategian aranĝon en sportaj kopirajtoj, aŭdvidaj servoj ktp., kaj havas larĝajn perspektivojn por kunlaboro kun la ĈKG.

Laŭ la kunlabora memorando, la du flankoj kunlaboros tutmonde, dividos amaskomunikilajn ekipaĵojn kaj teknikajn rimedojn, faros profesiajn interŝanĝojn, kune produktos kaj elsendos novaĵojn, televidseriojn, dokumentariojn, specialajn programojn ktp., fortigos kunlaboron en sporto kaj aliaj industrioj, kaj ekspluatos iliajn respektivajn avantaĝojn por kune vastigi la komunikadan merkaton.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree