Han Zheng ĉeestis malferman ceremonion de Parizaj Olimpikoj kaj parolis kun franca prezidento
Mirinda Publikigita: 2024-07-28 09:26:50

Posttagmeze de la 26a de julio laŭ la loka tempo, Han Zheng, ĉina vicprezidanto kaj speciala reprezentanto de prezidanto Xi Jinping, ĉeestis malferman ceremonion de Parizaj Olimpikoj kaj parolis kun franca prezidento Emmanuel Macron en Élysée Palaco.

Han transdonis sinceran saluton de prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan al Emmanuel Macron kaj lia edzino Brigitte Macron. Han diris, ke li tre ĝojas esti invitita al la malferma ceremonio de la Parizaj Olimpikoj kaj deziras la eventon mirinda kaj glata. Maje la vizito de prezidanto Xi al Francio akiris plenan sukceson, tio montras specialan signifon kaj altan nivelon de la ĉina-franca amikeco kaj havas gravan signifon por stabila disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo kaj la monda paco kaj stabileco. 

Macron petis Han transdoni sian sinceran saluton al la geedzo de Xi kaj Peng kaj dankis kaj bonvenigis Han al la malferma ceremonio de la Parizaj Olimpikoj kiel speciala reprezentanto de prezidanto Xi Jinping. 

En tiu vespero Han Zheng ĉeestis la malferman ceremonion de la 33-aj Someraj Olimpikoj de Parizo. Antaŭ tio, li vizitis sportistojn, trejnistojn kaj laborantojn de la ĉina sporta delegacio kaj transdonis al ili sinceran saluton kaj bondezirojn de prezidanto Xi kaj stimulis ilin plenforte partopreni en la konkursoj por gajni honoron por la lando. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree