Responde al la demando, ke la filipina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj anoncis, ke antaŭtagmeze tiutage Filipinoj transportis provizadon al la sidinta militiŝipo sur Ren'ai-Rifo, proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris, ke laŭ la portempa aranĝo konsentita inter Ĉinio kaj Filipinoj pri la kontrolo de la situacio en Ren'ai-Rifo, antaŭtagmeze tiutage, sub la plena monitorado de la ĉinia krasta gardisto, Filipinoj faris provizadon de vivnecesaĵoj. La transporto kaj provizado estas faritaj kun antaŭinformiĝo de la ĉina flanko. Post konfirmo de la ĉina flanko ĉeloke, ke nur humanaj necesaĵoj estas transportitaj, la ĉina flanko permesis ilin.
La proparolanto reakcentis, ke koncerna aranĝo estis atingita de Ĉinio kun Filipinoj bazita sur tri principoj. La pozicio de Ĉinio pri la problemo de Ren'ai-Rifo neniam ŝanĝiĝis, tio estas, ke Ĉinio havas suverenecon super la Nansha-Insularo, inkluzive de la Ren'ai-Rifo kaj la ĉirkaŭaj akvoj.