Okazis tutlanda laborkunveno pri ekssoldatoj lunde en Pekino. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, donis gravan instrukcion pri la laboro por ekssoldatoj, esprimis varmajn gratulojn al modelaj unuoj kaj individuoj honoritaj kaj montris sincerajn salutojn al kamaradoj laborantaj por ekssoldatoj.
Xi substrekis, ke ekssoldatoj estas raraj trezoroj de la partio kaj la lando, gravaj fortoj akcelantaj modernigon kun ĉinaj trajtoj, kaj la laboro por ekssoldatoj rilatas al reformo, disvolvo, stabileco, kaj al la aferoj de fortigo kaj prosperigo de armeo. En la nova epoko sur la nova irado, la laboro por ekssoldatoj devas fari novan kontribuon kaj porti novajn devojn.