Ĉinio kaj Italio profundigis dulandajn rilatojn kun multaj kunlaboraj interkonsentoj
Ĝoja Publikigita: 2024-07-29 16:12:46

Ĉina ĉefministro Li Qiang kaj itala ĉefministrino Giorgia Meloni faris interparolon en ĉina ĉefurbo Pekino dimanĉe kaj atestis subskribon de multaj kunlaboraj interkonsentoj sur la kampoj de industrio, eduko, media protekto, geografiaj indikoj kaj nutraĵa sekureco.

La kuranta jaro markas la 20-an datrevenon de la ĉina-itala ampleksa strategia partnereco. Li substrekis, ke Ĉinio volas intime labori kun Italio por efektivigi konsentojn atingitajn de la dulandaj gvidantoj, fortigi longtempan amikecon kaj kunlaboron en diversaj sektoroj por doni favoron al la ambaŭ popoloj kaj fari kontribuon al monda paco kaj disvolvo.

Li ankaŭ esprimis ĉinan subtenon al ĉinaj entreprenoj fari investon en Italio kaj urĝas Italion liveri justan kaj amikan komercan medion al tiuj entreprenoj kaj faciligi vojaĝon por ĉinaj civitanoj.

Meloni reasertis la italan promeson pri disvolvo de longtempaj, stabilaj kaj pozitivaj rilatoj kun Ĉinio. Ŝi diris, ke Italio volas profundigi praktikan kunlaboron sur la kampoj de ekonomio, komerco, investo, industrio, scienco, teknologio kaj kulturo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree