Prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun itala ĉefministrino
Ĝoja Publikigita: 2024-07-29 21:04:38

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun itala ĉefministrino Giorgia Meloni lunde en Pekino.

Xi montris, ke Ĉinio kaj Italio respektive situas en la fino de antikva Silka Vojo kaj la dulanda amika kontaktado kun longa historio faris gravan kontribuon al interŝanĝo kaj reciproka lernado de okcidenta kaj orienta civilizacioj kaj al disvolvo kaj progreso de la homa socio, kaj estas komuna trezoro de la du landoj la silkvoja spirito kun la kerno de paca kunlaboro, malfermo kaj inkluziveco, reciproka lernado kaj tirado, reciproka utilo kaj komuna gajno. Nun rapide evoluas ŝanĝema situacio de cent jaroj, diversaj landoj kune marŝos antaŭen danke al komunikado kaj unuiĝo. Ĉinio kaj Italio devas konservi kaj plivastigi la silkvojan spiriton, trakti kaj disvolvi la dulandajn rilatojn laŭ historia perspektivo, strategia alto kaj longdaŭra vidkampo kaj antaŭenigi la dulandajn rilatojn stabile marŝi antaŭen.

Xi substrekis, ke la sana kaj stabila disvolvo de la dulandaj rilatoj konformas al komunaj interesoj de la du landoj kaj la du popoloj. La du flankoj devas daŭrigi la tradicion de amika kontakto, daŭre kompreni kaj respekti respektive elektitan disvolvan vojon. Ĵus fermiĝis la tria plena sesio de la 20-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), Ĉinio kontinue akcelos altnivelan malfermon, donos fortan movforton al ĉinstilan modernigon, ankaŭ alportos novajn oportunojn por plivastigi kunlaboron kun Italio kaj aliaj landoj. Ĉinio bonvenigas italajn entreprenojn fari investon en Ĉinio, volas importi pli da italaj bonkvalitaj produktoj, esperas, ke Italio same liveri justan, travideblan, sekuran kaj nediskriminacian medion al ĉinaj entreprenoj, kiuj disvolviĝos en Italio.

Giorgia Meloni diris, ke Italio alte atentas ĉinan internacian pozicion kaj rolon, volas heredi kaj disvolvi la silkvojan spiriton, disvolvas pli intimajn kaj pli altnivelajn partnerajn rilatojn kun Ĉinio, kreas novan ĉapitron por ampleksa strategia partnereco inter Italio kaj Ĉinio kaj faras novan kontribuon al monda paco kaj stabileco.

La du flankoj publikigis Agplano pri Fortigo de Ampleksa Strategia Partneco de Ĉinio kaj Italio (2024 – 2027).

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree