Amaskomunikilo plus turismo: ĈKG kaj turisma organizaĵo de UN en kunlaboro
CMG Publikigita: 2024-07-29 20:59:19

La 29an de julio laŭ la loka tempo en Madrido, Hispanio, Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) kaj la Monda Turisma Organizaĵo (MTO) de UN subskribis memorandon pri novaĵa raportado de kulturo kaj turismo, plivastigo de turismaj markoj, okazigo de amaskomunikilaj eventoj kaj tiel plu. Shen Haixiong, vicministro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) kaj Zoritsa Urosevic, plenuma direktoro de la Monda Turisma Organizaĵo de UN, kune ĉeestis la subskriban ceremonion.

Shen Haixiong diris, ke Ĉina Komunikila Grupo volas uzi ĉi tiun subskriban okazon por antaŭenigi la duflankan kunlaboron en plano, produkto kaj elsendo de programoj kaj fari ke la turisma interŝanĝo de ĉiuj landoj fariĝu fidinda partnero de la Monda Turisma Organizaĵo de UN. Li emfazis, ke kun la bonaj ideoj: "amaskomunikilo plus turismo", "turismo plus kulturo" kaj "turismo plus sporto", ni kune akcelu refortiĝon de la tutmonda turismo kaj vigligu ĝin en ĉiuj lokoj de la mondo.

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree