Ĉina ĉefministro Li Qiang kaj prezidento de Orienta Timoro Jose Ramos-Horta diskutis pri fortigo de la dulandaj rilatoj kaj praktika kunlaboro, precipe kunlaboro kadre de la iniciato Zono kaj Vojo en renkontiĝo en Pekino, dimanĉo.
Li rimarkis, ke depost la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj antaŭ 22 jaroj, Ĉinio kaj Orienta Timoro ĉiam komprenas unu la alian, subtenas unu la alian, profundigis politikan reciprokan konfidon kaj gajnis fruktodonajn rezultojn en praktika kunlaboro.
Li diris, ke Ĉinio estas preta por fortigi kunlaboron kun Orienta Timoro en infrastrukturo kaj komuniko kadre de altkvalita kunlaboro de Zono kaj Vojo, grandigi reciproke utilan kunlaboron sur pli vasta kampo kaj helpi Orientan Timoron altigi kapablojn de sendependa disvolvo.
Ramos-Horta diris, ke Ĉinio estas la unua lando, kiu starigis la diplomatiajn rilatojn kun Orienta Timoro, li dankis Ĉinion pro ĝia longtempa subteno al la lando.
Li diris, ke Orienta Timoro alte laŭdas Ĉinion pro ĝia grava rolo en internaciaj kaj regionaj aferoj, firme observas la principon de unu Ĉinio, subtenas kaj aktive partoprenas en la iniciato Zono kaj Vojo, bonvenigas ĉinajn entreprenojn fari investon en Orienta Timoro kaj esperas profundigi kunlaboron kun Ĉinio sur diversaj kampoj.