Xi interparolis kun prezidento de Orienta Timoro
Ĝoja Publikigita: 2024-07-29 16:25:20

Ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun prezidento de Orienta Timoro Jose Ramos-Horta lunde en la Granda Popola Halo de Pekino. Xi diris, ke ĉina ampleksa profundigo de reformo provizos la mondan ekonomian disvolvon kaj duflankan kunlaboron per novaj movfortoj kaj oportunoj.

Xi diris, ke antaŭ du semajnoj sukcese okazis la tria plena sesio de la 20-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), Ĉinio plue amplekse profundigos reformon, antaŭenigos altkvalitan disvolvon kaj altnivelan malfermon, kio donos novajn movfortojn kaj oportunojn al monda ekonomia disvolvo kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj Orienta Timoro.

Li diris ankaŭ, ke Ĉinio volas labori kun Orienta Timoro por antaŭenigi la dulandan ampleksan strategian partnerecon al nova nivelo kaj doni pli da favoroj al la du popoloj.

Jose Ramos-Horta dankis Ĉinion pro ĝia longtempa valora subteno al Orienta Timoro en ekonomia kaj socia disvolvo kaj en trakto de la pandemio de Kovim-19. Orienta Timoro esperas plue solidigi kaj disvolvi la ampleksan strategian partnerecon kun Ĉinio, fortigi kunlaboron sur la kampoj de nutraĵa sekureco kaj infrastruktura konstruado ktp. por helpi Orientan Timoron realigi sendependan disvolvon.

Li diris ankaŭ, ke Orienta Timoro observas la principon de unu Ĉinio, subtenas ĉinajn ĉiujn klopodojn por protekti ŝtatan suverenecon kaj teritorian integrecon.

La dulandaj gvidantoj ankaŭ ĉeestis al ceremonio de subskribo de multaj dokumentoj pri duflanka kunlaboro. Ili ankaŭ publikigis Komunan Deklaracion pri Profundigo de Ampleksa Strategia Partnereco inter Ĉinio kaj Orienta Timoro.

Lunde matene ĉina prezidanto Xi Jinping okazigis bonvenigan ceremonion por prezidento de Orienta Timoro Jose Ramos-Horta en la Granda Popola Halo.

Jose Ramos-Horta atingis Pekinon dimanĉe por kvartaga ŝtata vizito al Ĉinio.

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree