La 29an de julio laŭ la loka tempo, en la urbodomo de Madrido la urbestro Martínez-Almeida intervidiĝis kun Shen Haixiong, vicministro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG). La du partioj faris profundan interŝanĝon pri reciproka profito kaj kunlaboro kaj pri amikeco inter Ĉinio kaj Hispanio.
Shen diris, ke Ĉinio kaj Hispanio havas tradician kaj profundan amikecon; pasintjare la ĉina prezidanto Xi Jinping kaj la hispana reĝo Felipe VI sendis gratulmesaĝon al si reciproke por festi la 50-jariĝon de la establo de la dulandaj diplomatirilatoj, kaj la dulandaj ŝtatestroj resumis sukcesajn spertojn de duflanka interkomunikado kaj indikis la direkton de antaŭeniro por estonte komuna disvolvado. Shen rimarkigis, ke sub la givdado de prezidanto Xi Jinping Ĉinio plue amplekse profundigas reformon ĉirkaŭ la temo antaŭenigi la ĉinecan modernigon.
Shen diris, ke kiel monde fama urbo de kulturo kaj turismo Madrido estas grava fenestro de la interkomunikado inter Ĉinio kaj la Okcidento; pasintjare urbestro Martínez-Almeida sendis novjaran saluton al ĈKG kaj ĉi-jare vizitis paron da pandoj en la Madrida Zoo – kio donis intimecon al ĉinaj spektantoj.
Martínez-Almeida gratulis al ĈKG pri ties forta komunikpovo en la relajsado de la Parizaj Olimpikoj, opiniante ke tio lasis al la mondo vidi la kernan forton de la ĉina novmedia teknologio. Li diris, ke sub la gvidado de la dulandaj ŝtatestroj la kunlaboro inter Madrido kaj Pekino, kaj inter aliaj urboj de la du landoj, nepre pligrandiĝos tagon post tago.