Ĉina vicprezidanto Han Zheng sabate diris, ke Ĉinio, kiel la lando gastigonta la Aziajn Vintrajn Ludojn en la venonta jaro, volas profundigi kaj plivastigi altnivelan kunlaboron kun la Internacia Olimpika Komitato (IOK).
Han, ankaŭ speciala reprezentanto de ĉina prezidanto Xi Jinping, faris la rimarkojn en kunveno kun prezidanto de la IOK Thomas Bach.
Han trandonis al Bach sincerajn salutojn de prezidanto Xi kaj gratulis la IOK-n pro sukceso de la splenda malferma ceremonio de la Parizaj Olimpikoj 2024.
Han diris, ke la Olimpika Movado celas garantii mondan pacon kaj akceli unuecon de la homaro, kaj la Parizaj Olimpikoj havas grandan signifon pro neceso de plua plivastigo de la Olimpikismo en la nuna internacia situacio.
Li substrekis, ke Ĉinio ĉiam firme subtenas la disvolvon de la Internacia Olimpika Movado kaj konservas longtempajn bonajn rilatojn kun la IOK.
Prezidanto Bach petas de Han transdoni la sincerajn salutojn al Xi kaj varme bonvenigas ĉeeston de Han, kiel speciala reprezentanto de Xi, al la malferma ceremonio de la Parizaj Olimpikoj.
Bach diris, ke la fundamento de internacia olimpika afero estas plurflankismo.
Li diris, ke Ĉinio ĉiam subtenas la internacian olimpikan aferon, sukcese okazigis la Pekinajn Vintrajn Olimpikojn 2022 en la pandemio de Kovim-19, kio starigis ekzemplon por landoj tra la mondo pri sukcesa gastigo de Olimpikaj Ludoj.
Bach diris, ke la IOK kontinue kunlaboros intime kun Ĉinio por sukcese okazigi diversajn internaciajn sportajn eventojn kaj disvastigi la valorojn de Olimpikismo.