Nova mezuro por plibonigi efikeco de dogan-trapasado
Ema Publikigita: 2024-07-30 10:17:24

Kiel plibonigi la efikecon de la dogan-procedoj? La 21an de junio, la ĉina-singapura kunlabora projekto pri facile dogan-trapasado sukcese plenumis en Zhejiang-provinco. Tiutage la dogano de Xiaoshan Flughaveno en Hangzhou pritraktis doganajn formalaĵojn por varoj eksportitaj al Singapuro por unu entrepreno de Zhejiang. Entreprenoj nur bezonas enigi datumojn unufoje en la dogana platformo por kompletigi la du procezojn de eksportado kaj importado de varoj. Simpligo de proceduroj multe plibonigas la efikecon de dogan-trapasado.

La komunikaĵo de la tria plena sesio de la 20a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio montris, ke necesas senĉese vastigi institucian malfermon kaj profundigi la reformadon de la eksterkomerca sistemo. En la unua duono ĉi-jare, la totala import- kaj eksporta valoro de vara komerco de Ĉinio atingis 21 170 miliardojn da juanoj, kaj la komerca skalo atingis novan rekordon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree