Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, marde anoncis, ke Pintkunveno de Forumo pri Kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko estos okazigata inter 4-a kaj 6-a de septembro en Pekino.
Hua diris, ke la temo estas "Man-en-mane akceli modernigon kaj konstrui altnivelan ĉina-afrikan komunumon kun komuna estonteco". Ŝi aldonis, ke invitite ĉeestos gvidantoj de afrikaj membrolandoj de Forumo pri Kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko.