Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) kaj Hispana Piedpilka Ligo (La Liga) subskribis kunlaboran memorandon lunde laŭ la loka tempo en Madrido, ĉefurbo de Hispanio. Ili atingis unuanimecon pri komuna akcelo de fakaj interŝanĝoj, komuna organizo de konkursoj kaj helpo al piedpilka disvolvo de adoleskantoj kaj adoleskantinoj. Shen Haixiong, vicministro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de ĈKG, kaj Javier Tebas, prezidanto de La Liga, nome de la du flankoj, subskribis la memorandon.
Shen diris, ke sportaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj estas raraj trezoroj de disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Hispanio, kvankam la dulandaj kulturoj estas malsamaj, tamen kor-ritmoj por piedpilko kaj sporto estas samaj.
Shen diris ankaŭ, ke ĈKG kaj La Liga atingis gravajn konsentojn pri transsendo de hispana piedpilka konkurso, kune aktive antaŭenigos ĉiudimensian strategian kunlaboron por ke ĉinaj piedpilkaj ŝatantoj ĝuu altnivelan hispanan piedpilkan konkurson kaj pli plurisman enhavon de piedpilko per diversaj platformoj de ĈKG. Li esperis fortigi kreon de nova kunlabora spaco de la subskribo kiel startpunkto, meti pozitivan forton al interŝanĝoj inter la du landoj sur la kampoj de piedpilko, sporto kaj kulturo, kaj komune skribi novan ĉapitron de disvolvo de internacia sporta disvolvo kaj interŝanĝoj kaj reciproka lernado de civilizacioj.
Tebas opiniis, ke entuziasmo el sporto estas tra distanco de geografio kaj kulturo, intime ligas la popolojn de Hispanio kaj Ĉinio. ĈKG, la ĉefa relajsa unuo de la Parizaj Olimpikoj kun plej multaj dissendataj fakoj, kiel antaŭe montras sian altan nivelon de programaj produktado kaj elsendado pri sportaj konkursoj kaj plej fortajn kapablojn de teknologia novigo. Li kredas, ke La Liga profitos de tio.