Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al prezidento de Vanuatuo pro sendependa tago de Vanuatuo
Ĝoja Publikigita: 2024-07-30 19:34:03

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde sendis mesaĝon al prezidento de Vanuatuo Nikenike Vurobaravu gratulante la 44-an datrevenon de sendependiĝo de Vanuatuo.

Xi montris, ke en la pasintaj 42 jaroj post establo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, la rilatoj grande disvolviĝis, duflanka politika konfido kontinue profundiĝis, praktika kunlaboro gajnis abundajn rezultojn kaj la bonoj por la du popoloj pliiĝis. Antaŭ nelonge ĉefministro de Vanuatuo Charlot Salwai sukcese vizitis Ĉinion, kaj la du flankoj deklaris altigi la dulandan ampleksan strategian partnerecon, kune konstrui ĉina-vanuatuan komunumon kun komuna estonto en la nova epoko. "Mi donas altan atenton al disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Vanuatuo kaj volas klopodi kune kun prezidento por akceli la stabilan konstruon de ĉina-vanuatua komunumo kun komuna estonto."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree