En la interkomunika historio de Ĉinio kun la Okcidento, Italio ludas tre apartan rolon. Historie la antikva Silka Vojo ligas tiujn du civilize antikvajn landojn. Antaŭ pli ol 700 jaroj la vojaĝisto Marco Polo rondiris Ĉinion kaj malfermis fenestron, per kiu la okcidenta mondo ekkonis Ĉinion. Liaj rakontoj estas konataj de ĉiuj ĉinoj kaj fariĝis simbolo de amikeco.
Ĉi-jare estas la 20-jariĝo de la ĉina-itala ampleksa strategia partnereco. Antaŭ nelonge la itala ĉefministro Giorgia Meloni komencis sian unuafojan viziton al Ĉinio post sia enposteniĝo. La 29an de julio la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun ŝi en Pekino. La dulandaj gvidantoj koincide menciis la "silkvojan spiriton". Xi substrekis, ke la silkvoja spirito kun la ideoj kiel paco kaj kunlaboro, malfermo kaj ekskluzivo, reciproka lernado kaj komuna gajno, estas komuna riĉaĵo de Ĉinio kaj Italio. Kaj dume Meloni esprimis la deziron, ke la spirito estu pli longa, kaj ke la ĉina-itala ampleksa strategia partnereco estu daŭrigebla per nova ĉapitro.
Kial la du landoj tiom atentas pri la "silkvoja spirito"? Ĉar ĝi ne nur estas la komuna historia memoro kaj kultura ligo de la ĉina kaj itala popoloj, sed ankaŭ enhavas la koncepton de paco, malfermo kaj kunlaboro. Ĝi adaptiĝas al la fluo de disvolvado kaj havas epokan valoron.
La ekstero rimarkis, ke antaŭ la vizito de Meloni al Ĉinio, la Tria Plena Sesio de la 20-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) ĵus finiĝis. La sesio aranĝis pluan ampleksan profundigon de reformo, kaj tio eligis klaran signalon ke Ĉinio plivastigas malfermon al la ekstero. Kiel fari la "kunlaboran kukon" de Ĉinio kaj Italio pli granda en la nova situacio? La dulandaj gvidantoj unuanime opiniis, ke la du partioj devas intensigi kunlaboron en ekonomio, komerco, investo, teknologio, elektraŭto, artefarita intelekto kaj tiel plu.
Ĉi-jare, la du landoj kune faras aranĝojn por festi la 700-jariĝon de la forpaso de Marco Polo. Ĉinio subtenas Italion ke ĝi gastigu la Vintrajn Olimpikojn 2026. Tiuj elpaŝoj plene pruvas, ke Ĉinio kaj Italio estas kulture akordaj kaj la ĉina kaj itala popoloj estas kore kunligitaj.