Dialogo pri “Mondaj Oportunoj en Profundigo de Ĉina Reformo en Nova Epoko” en Madrido
Ĝoja Publikigita: 2024-07-30 16:22:44

Sukcesis Dialogo pri "Mondaj Oportunoj en Profundigo de Ĉina Reformo en Nova Epoko" kaj Aktivado pri Kulturaj Interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Hispanio, okazigitaj de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG), lunde en Madrido, ĉefurbo de Hispanio. Ĉeestantoj libere konversaciis pri mondaj disvolvaj oportunoj el ĉina ampleksa profundigo de reformo en la nova epoko kaj plua antaŭenigo de ĉinstila modernigo, kaj atingis multajn praktikajn kunlaborojn sur la kampoj de amaskomunikilo, filmo, televido kaj arto.

Shen Haixiong, vicministro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de ĈKG, diris, ke la ĵus fermita tria plena sesio de la 20-a Centra Komitato de la KPĈ simbolas alian mejloŝtonon de ĉina reformo kaj malfermo en la nova epoko. Estas antaŭvideble, ke la mondo profitos de pli da dividendoj el "ĉinaj oportunoj" pro la ĉineca modernigo. Ĉina plua ampleksa profundigo de reformo certe donos pli da ĉinaj movfortoj al akcelado de komuna disvolvo kaj prospero de la homaro.

Shen diris,"Ni atendas profundigi kunlaboron kun hispanaj kolegoj danke al abundaj resursoj, brilaj ideoj kaj modernaj scienc-teknologiaj rimedoj, doni pli riĉan animan bankedon al la du popoloj, komune fari kulturajn produktojn pli kreivajn, antaŭenigi komunan ĝuon de mondaj oportunoj de la profundigo de reformo en la nova epoko kaj akceli komunan prosperon de ĉina kaj hispana kulturoj kun propraj trajtoj."

Ignacio Camós, ĝenerala direktoro de Instituto de Filmo kaj Aŭd-vidaj Artoj de Hispanio, esperas per la dialogo kun ĈKG plivastigi kunlaborajn kampojn, riĉigi manierojn, plue teni proksiman kunlaboron pri disvastigo de dulandaj longtempaj historioj, kulturoj, socia disvolvo, kutimoj, moroj ktp., solidigi amikecan ponton inter la du popoloj, antaŭenigi dialogojn kaj interŝanĝojn de mondaj civilizacioj kaj fari pozitivan kontribuon al solvo de komunaj defioj de la homaro.

Tiutage komenciĝis elsendo de elstaraj programoj pri "ĉinstila modernigo" de ĈKG, ankaŭ multaj programoj de ĈKG pri kulturaj interŝanĝoj. Kaj ĈKG kaj hispana filmfestivalo Malaga interŝanĝis memorandon de kunlaboro.


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree