La 31an de julio, ĉina prezidanto Xi Jinping instigis modelan kompanion intensigi trejnadon en reale batalaj kondiĉoj kaj formi sin en altnivelan trupon kun granda kuraĝo kaj nepra venko en batalo.
Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en responda letero al la oficiroj kaj soldatoj de la kompanio antaŭ la nacia Armea Tago, kiu estos en aŭgusto.