Artikolo de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, pri modernigo de nacia defendo kaj armitaj fortoj estos publikigata ĵaŭde.
La artikolo de Xi, ankaŭ ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, estos publikigata en la kurantjara 15-a numero de Ĵurnalo Qiushi, flagŝipa magazino de la Centra Komitato de la KPĈ.
Ĵaŭde estos Ĉina Armea Tago, kiam la lando celebros la 97-an datrevenon de fondo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo en la kuranta jaro.