Ĉina prezidanto Xi Jinping urĝis la Centran Komitaton de la Partio kaj ŝtatajn departementojn fortigi partian konstruadon en ĉiuj flankoj kaj fariĝi naciaj modeloj.
Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, diris en instrukcio, ke departementoj de la Centra Komitato devas la unuaj studi kaj efektivigi gvidajn principojn de la tria plena sesio de la 20-a Centra Komitato de la KPĈ.
Li diris, ke studo kaj efektivigo de la gvidaj principoj estas "ĉefa politika tasko de la tuta partio kaj lando nun kaj estonte."