Xi urĝas klopodojn por realigi ekonomiajn celojn de 2024
Ĝoja Publikigita: 2024-07-31 16:11:25

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), alvokis klopodojn por realigi celojn de ekonomia kaj socia disvolvo en 2024.

La Centra Komitato de la KPĈ kunsidis kun nepartianoj la 26-an de julio por peti opiniojn kaj sugestojn pri la landa nuna ekonomia situacio kaj ekonomia laboro por la dua duono de la kuranta jaro. La kunsidon prezidis Xi, kiu donis gravan paroladon.

Xi diris, ke oni devas daŭre sekvi la ĝeneralan principon, nome strebi al progreso kaj samtempe garantii stabilecon, por bone fari ekonomian laboron en la dua duono de la kuaranta jaro.

Ĉinio difinis celon de jara kresko de enlanda malneta produkto je ĉirkaŭ 5%. En la unua duono de 2024 la landa enlanda malneta produkto kreskis je 5% kompare kun tiu en la sama periodo de 2023.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree