Sukcesis Dialogo pri "Mondaj Oportunoj en Profundigo de Ĉina Reformo en Nova Epoko" kaj Aktivado pri Kulturaj Interŝanĝoj kadre de Partnereca Jaro de Ĉinio kaj Egiptio, okazigitaj de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG), la Ministerio de Turismo kaj Antikvaĵaro de Egiptio kaj ĉina ambasadorejo en Egiptio en Kairo, ĉefurbo de Egiptio, la 30-an de julio laŭ la loka tempo. Ĉeestantoj faris profundajn interŝanĝojn pri mondaj disvolvaj oportunoj el ĉina ampleksa profundigo de reformo en la nova epoko kaj plua antaŭenigo de ĉinstila modernigo.
Shen Haixiong, vicministro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de ĈKG, diris, ke lastatempe sukcese fermiĝis la tria plena sesio de la 20-a Centra Komitato de la KPĈ en Pekino. La sesio pasigis rezolucion pri plua ampleksa profundigo de reformo kaj antaŭenigo de ĉinstila modernigo, elmetis pli ol 300 reformajn rimedojn en 60 klaŭzoj, kiuj estos finplenumataj en 2029 okaze de la 80-a datreveno de fondiĝo de la nova Ĉinio. Estas antaŭvideble, ke la signifo de ĉinstila modernigo superis landlimon. Ĉina plua ampleksa profundigo de reformo certe donos raran certecon al la mondo, kiu nun estas ŝanĝema kaj tumulta, kreos pli da disvolvaj oportunoj kaj metos pli multajn ĉinajn movfortojn al akcelado de komuna disvolvo kaj prospero de la homaro.
Shen diris ankaŭ, ke kaptante la dialogon kaj aktivadon kiel ŝancon, ĈKG plue fortigos interŝanĝojn kaj kunlaborojn kun diversrondaj personoj de Egiptio, profundigos reciprokan lernadon kaj tiradon de civilizacioj, solidigos kaj plivastigos altkvalitan kunlaboron inter la du landoj en profundigo de reformo kaj kultura kampo, kaj per propraj saĝo kaj forto sin dediĉos al konstruo de komunumo de Ĉinio kaj Egiptio kaj komunumo de Ĉinio kaj arabaj landoj kun komuna estonteco en la nova epoko.
Sherif Fathi, egipta ministro pri turismo kaj antikvaĵaro, en sia parolado diris, ke ĉina politiko de ampleksa profundigo de reformo donos pli da eblecoj al plivastigo de reciprok-utila kunlaboro inter diversaj landoj de la mondo. La Ministerio de Turismo kaj Antikvaĵaro de Egiptio volas klopodi kune kun ĈKG por akceli dulandajn kunlaborojn sur la kampoj de turismo, studado de historiaj restaĵoj kaj protektado de heredaĵoj, danke al potencaj komunikaj fortoj kaj granda influo de ĈKG, por ke pli da ĉinoj ekamu Egiption, vojaĝu en Egiptio kaj perceptu la modernan ĉarmon de la antikva egipta civilizacio.
Hussein Zein, prezidanto de la Nacia Media Aŭtoritato, diris en sia parolado, ke Egiptio volas kun ĈKG kontinue riĉigi kunlaborajn rimedojn, novigi enhavojn per komuna produktado de dokumentaj filmoj kaj okazigo de kulturaj interŝanĝoj por plastike montri al la mondo disvolvan fadenon de antikvaj cilivizacioj, la dulandan tradician amikecon kaj levi la dulandajn rilatojn sur novan alton.
En sia parolado Liao Liqiang, ĉina ambasadoro al Egiptio kaj plenrajta reprezentanto al Ligo de Arabaj Landoj, diris, ke la dulandaj ŝtatestroj difinis la kurantan jaron "partnereca jaro de Ĉinio kaj Egiptio". Li kredis, ke kadre de la jaro okazigo de serio da aktivadoj de kulturaj interŝanĝoj plue profundigos interkomprenon kaj tradician amikecon inter la du popoloj, kontinue solidigos bazon de popola volo por disvolvo de ĉina-egipta ampleksa strategia partnereco kaj kunkonstruo de Zono kaj Vojo.