Ĝenerala sekretario de la Ligo de Arabaj Landoj Ahmed Aboul Gheit renkontiĝis kun Shen Haixiong, vicministro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG), marde en Kairo, ĉefurbo de Egiptio. Ili faris profundajn interŝanĝojn pri kunlaboro de kulturo, sporto kaj amaskomunikiloj kaj pri kontaktoj de personoj, ankaŭ subskribis memorandon de kunlaboro. Ĉeestis Liao Liqiang, ĉina ambasadoro al Egiptio kaj plenrajta reprezentanto de Ĉinio al la Ligo de Arabaj Landoj.
Gheit bonvenigas Shen kaj liajn sekvantojn. Li diris, ke la Ligo de Arabaj Landoj ĉiam tenas proksiman kunlaboron kun ĈKG. ĈKG multfoje partoprenis en araba radio-televida festivalo, okazigita de radioligo de arabaj landoj kaj donis profundan impreson per sia kreiva kapablo sur la kampo de amaskomunikilaj teknologioj. Li atendis plue profundigi kunlaboron kun ĈKG kaj skribi daŭre tutnovan ĉapitron de amikeco inter arabaj landoj kaj Ĉinio.
Shen diris, ke antaŭ nelonge sukcese okazis la tria plena sesio de la 20-a Centra Komitato de la KPĈ en Pekino. La ĉina ampleksa profundigo de reformo en la nova epoko donos novan helpon al la homaro en esploro de moderniga vojo kaj pli bona socia sistemo, liveros novajn oportunojn kaj metos novajn movfortojn al disvolvo de diversaj landoj de la mondo kaj montros la ĉinan decidemon dividi kun diversaj landoj, inkluzive de arabaj landoj, novajn oportunojn el ĉina reformo. Shen diris, ke ĈKG atendas per la kunlaboro kiel ŝanco pluapaŝe profundigi kunlaboron kun la Ligo de Arabaj Landoj en la flankoj de komunaj intervjuo kaj produkto de internaciaj novaĵoj, novigo kaj esploro de progresintaj teknologioj, kunorganizo de aktivadoj kaj interŝanĝoj de laborantoj por rapidigi konstruon de komunumo de Ĉinio kaj arabaj landoj kun komuna estonteco.
Tiutage Gheit disdonis al ĈKG diplomon "Amika Sendito de Amikeco inter Arabaj Landoj kaj Ĉinio" por laŭdi ĈKG-n pro la elstaraj streboj al la amikeco.