Zhao Chenxin, vicdirektoro de la Nacia Disvolva kaj Reforma Komisiono (NDRK) diris en gazetara konferenco ĵaŭde, ke Ĉinio prezentos gvidajn principojn pri plibonigo de sistemo de eniro en merkaton kaj publikigos novan version de merkat-enira negativa listo estonte.
Zhao diris, ke la NDRK ellaboros amason da specialaj rimedoj por larĝigi eniron en merkaton, esploros plue larĝigi permeson de merkat-eniro en la landa amplekso kaj liveros pli vastan disvolvan spacon por diversaj komercaj entreprenoj.
Zhao aldonis, ke la lando havas kondiĉojn, kapablojn, fidon kaj decidemon por efike realigi la kreskajn celojn de la kuranta jaro.