Intensigi "etendeblan minacon", rangaltigi la militan aliancon inter Japanio kaj Usono, ataki Ĉinion per senhonorigo… Lastatempe okazis la diplomatia sekureco "2+2" de Japanio kaj Usono, la ministronivela kunveno "etendebla minaco" kaj aliaj aranĝoj, kaj tiuj seriaj agoj de Japanio vekis grandan viglatentemon de la regionaj landoj. Ne malmultaj japanaj civitanoj protestis, ke la agoj de la japana registaro ja bruligas fajron, kaj krome sur erara vojo Japanio iras pli kaj pli foren.
El la danĝeraj movoj de Japanio la plej kontestebla estas intensigi kune kun Usono "etenteblan minacon". La tielnomata "etendebla minaco" estis produkto el la periodo de malvarma milito, kaj tiam Usono promesis uzi militajn fortojn, inkluzive de nukleaj armiloj, por protekti aliancajn landojn. En la lastatempe okazinta ministronivela kunveno "etendebla minaco" Japanio kaj Usono komfirmis la gravecon dividi la usonan "nukleprotektan ombrelon". El la vidpunkto de la ekstera mondo tiu faro de Japanio malobservas la preskribon de Konvencio pri Nedisvastigo de Nukleaj Armiloj kaj ebligus nuklean disvastiĝon kaj nuklean konflikton, tiel ke la regiono dronus en pli danĝera situacio.
Estas ironie, ke Japanio delonge pretendas esti "viktimo de nuklea eksplodo", distrumpetante starigi "sennuklean mondon", sed seninterrompe intensigas la dependon de Usono je nukleo. Do tio estas "diri tiel, sed agi ĉi tiel". Analizisto sugestis, ke por Usono la tiel nomata "etendebla minaco" celas plifortigi militan ekzistadon surtere, kaj tio grandigus la riskon de Japanio je nuklea milito. Alivorte, la "nukleprotekta ombrelo" de Usono donas al Japanio ne sekurecon sed danĝeron.
La alianco de Japanio kaj Usono unuflanke pliigis riskon de nuklea plivastiĝo, kaj aliflanke atakis Ĉinion pri "ĝia rapida pligrandigo de nuklea armilejo". Ili intencis konfuzi nigron kun blanko, por kovri la fakton impeti al la internacia sekureco. Sed la mondo havas okulon. Jam delonge Ĉinio sekvas la politikon ne uzi la unua nuklean armilon kaj defendi sin kontraŭ nuklea minaco. Nu, ni rigardu Japanion! Ĝi foje kaj refoje liberigis sin de la limo de "paca konstitucio" kaj intencis reveni al militismo depende de Usono. Tio estas historia regreso, tio estas perfido kontraŭ paco de la homaro, kaj tio estas forgeso pri historiaj lecionoj.
La klaŭo 9 de "paca konstitucio" klare preskribas, ke Japanio forlasu la rajton je milito kaj serĉu la vojon de paca disvolvado. Kiel malvenkinto en la dua mondmilito, Japanio devus profunde repensi pri historiaj lecionoj, ne serĉante nukleajn armilojn iamaniere, nek irante pli kaj pli foren sur erara vojo, alie ĝi ree vetus je sorto de sia nacio.