Li Qiang sendis gratulmesaĝon al nova estona ĉefministro
Ĝoja Publikigita: 2024-08-01 20:20:53

Ĉina ĉefministro Li Qiang merkrede sendis mesaĝon al Kristen Michal gratulante lin pro enoficiĝo kiel ĉefministro de Estonio.

Li diris, ke tradicie Ĉinio kaj Estonio estas amikaj. Ĉinio atentas disvolvi la rilatojn kun Estonio, volas klopodi kun Estonio por pliigi politikan reciprokan fidon, plivastigi praktikan kunlaboron, grandigi kulturajn interŝanĝojn kaj antaŭenigi stabilan disvolvon de la dulandaj rilatoj sur la bazo de reciproka respekto, egala traktado, reciproka utilo kaj komuna gajno.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree