Yuan Da, altnivela oficialulo de la Nacia Disvolva kaj Reforma Komisiono (NDRK), ĵaŭde diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio aktive plivastigos enlandan bezonon kaj metos akcelon de konsumo en pli elstaran pozicion en la sekva paŝo.
Yuan diris, ke la NDRK klopodos por vigligi konsumon de ĉefaj komercaĵoj kiel aŭtoj kaj elektraj mastrumaj aparatoj, plibonigi kaj plivastigi kvaliton kaj kapablon de serva konsumo en eduko, zorgo de aĝuloj, zorgo de knaboj kaj hejmaj servoj.
Yuan diris ankaŭ, ke la NDRK subtenos altkvalitan disvolvon de turismo, kulturo kaj sportoj, kontinue plibonigos favorajn rimedojn por personaj interŝanĝoj por ke alilandaj turistoj estu pli hejmecaj kaj pli komfortaj kiam ili vojaĝos en Ĉinio.