Ĉina plej alta diplomato Wang Yi ĵaŭde substrekis gravecon de diplomatio inter popoloj, urĝante, ke la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj (ĈPAAFL) aktive faru ampleksajn, multnivelajn, vastkampajn kaj multflankajn amikajn interŝanĝojn kun fremdaj landoj.
Wang, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de la Oficejo de Komisiono de Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, faris la rimarkojn en malferma ceremonio de konferenco de la 11-a Nacia Konsilio de la ĈPAAFL.