Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj ĵaŭde diris, ke Ĉinio firme oponas kaj kondamnas la murdon al gvidanto de Hamas Ismail Haniyeh kaj estas profunde maltrankvila, ke la evento igos la regionon pli grandskale tumulta.
Proparolanto Lin Jian faris la rimarkojn en regula gazetara konferenco demandite pri komento rilata al influo el la mortigo de Haniyeh sur ĉina paca klopodo por la Meza Oriento kaj sur lastatempe subskribita Pekina Deklaracio interpacigita de Ĉinio.