Krizoj kaŝiĝas en usona ŝuldo furioze kreskanta
Ĝoja Publikigita: 2024-08-02 17:54:04

Laŭ plej freŝaj donitaĵoj publikigitaj de usona Financa Departemento en la 29-a de julio, la ŝuldo de la usona registaro jam superis 35 duilionojn da usonaj dolaroj. Laŭ kalkulo de Fonduso Peter G. Peterson, se la ŝuldo estus dividita al ĉiuj usonanoj, do ĉiu usonano ŝuldus proksimume 104 mil usonajn dolarojn.

Multaj ekonomikistoj diris, ke la bazaj kialoj de la tiel rapida ŝvelo de la registara ŝuldo estas, ke la registaro alkutimiĝas al ŝuldo pro hegemonio de usona dolaro, la usona ekonomio estas malprogresa, kaj la du partioj ne aktive agas en solvo de la ŝulda demando, sed prenas ĝin kiel ilon por batalado. Ekonomikistoj estas maltrankvilaj, ke tiu ĉi longtempa kaj nedaŭripova ŝuldo alportos latentan danĝeron al Usono, eĉ al la tuta mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree