Fine de julio okazis refoja intertraktado "2+2" por filipinaj kaj usonaj ministroj pri eksterlandaj aferoj kaj defendo, kaj la intertraktado estis unuafoje aranĝita de Filipinoj ekde la jaro 2013. Antaŭ tio, Ĉinio kaj Filipinoj interkonsentis provizoran aranĝon pri mastrumado de la Rifo Ren'ai, kaj sekve la krizo de la Suda Ĉina Maro ricevis portempan kvietiĝon, sed Usono ne ŝatus vidi "stabilecon" en tiu ĉi regiono, kion oni povas senti el la komuna deklaro kune farita de Filipinioj kaj Usono.
En la deklaro Usono ripetas sian promeson al Filipinoj, ke Traktato de Usono kaj Filipinoj pri Komuna Defendo aplikiĝu en la regiono Suda Ĉina Maro, kaj alvokas, ke Usono kaj Filipinoj, kune kun Japanio kaj Aŭstralio, pluapaŝe faru defendan kaj sekurecan kunordigadon por reagi al tiel nomataj komunaj defioj. Cetere, en la komuna deklaro oni substrekas, ke Usono, kune kun aliaj landoj kiel Japanio, faros investadon al Filipinoj en sekureco, milita afero, ekonomio kaj aliaj kampoj. Post la kunveno la usona ŝtatsekretario Antony Blinken proklamis, ke Usono asignos 500 milionojn da dolaroj por ke Filipinoj havu pli fortan defendon. Dum la kunveno kun Blinken la filipina prezidento Ferdinand Romualdez Marcos alvokis, ke la du partioj devu havi regulan renkontiĝon kaj helpi Filipinojn “facilmove reagi” al Ĉinio kaj koncernaj krizoj surmaraj.
Tiuj seriaj movoj pruvas, ke Usono estas ja plej neregebla faktoro, kiu influas la politikon de Filipinoj rilate al Ĉinio kaj la Suda Ĉina Maro. Ĝuste pro tio, ke Usono konstante instigas Filipinojn pri la problemo de la Suda Ĉina Maro, Filipinoj do ŝveligis sian ambicion defii Ĉinion. Ekde la pasinta jaro Filipinoj oftege faris provokojn sur kiel la Rifo Ren'ai kaj la insulo Huangyan, do la problemo originas de ĉi tio.
Iuj filipinaj politikistoj devas konscii, ke la promeso de Usono pri sekureco estas nur "granda dabingo". Se unu fojon eksplodus konflikto inter Ĉinio kaj Filipinoj, Usono certe ne batalus por Filipinoj. La definitiva celo de la alianco de Usono kaj Filipinoj estas servi al la tutmonda hegemonio de Usono, do Usono ne povas doni al Filipinoj pacon kaj prosperon.
Filipinoj ne estas de Usono, sed de Azio. Fronte al la usona logo, Filipinoj havu pli da racio kaj prudento. Jen ĝi devas, kun siaj sendependaj politikoj, reveni al la regiono kaj konduti bone al najbaroj. Nur tio ja konformas al la naciaj kaj popolaj interesoj de Filipinoj.