Lastatempe sinsekve okazis mondaj dialogoj pri "Mondaj Oportunoj en Profundigo de Ĉina Reformo en Nova Epoko", ĉefe okazigitaj de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG), speciale por Hungario, Bulgario, Ĉeĥio, Albanio, Serbio, Grekio, Ukrajnio, Finnlando, Pollando, Kroatio kaj Moldovo. En la dialogoj amasiĝis politikaj gvidantoj, specialistoj de esploraj institutoj, gvidantoj de entreprenoj, amaskomunikiloj kaj reprezentantoj de junularo, kiuj parolis pri inspiroj kaj oportunoj el ĉina altkvalita disvolvo al eŭropaj landoj kombinante strategian aranĝon de la tria plena sesio de la 20-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) pri plua ampleksa profundigo de reformo kaj antaŭenigo de ĉinstila modernigo.
Roman Blaško, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉeĥio, diris, ke estas monde konataj rezultoj de reformado kaj malfermo gvidata de la KPĈ. La ĉinstila modernigo donis rarajn spertojn al monda regado, ekonomia disvolvo, sekureca garantio, media protektado kaj redukto de malriĉeco, kaj certe kreos pli vastan perspektivon al monda daŭripova disvolvo.
Stjepan Mesic, eksprezidento de Kroatio, diris, ke la programo de ampleksa profundigo de reformo elmetita de la tria plena sesio de la 20-a Centra Komitato de la KPĈ kovras diversajn kampojn inkluzive de ekonomia, scienc-teknika kaj eduka kampoj kaj enkorpigas la decidemon de Ĉinio antaŭenigi modernigan konstruadon. Tiu ĉi grandioza plano ne nur utilas al Ĉinio sed ankaŭ metos fortan movforton al la monda disvolvo.
Janusz Piechocinski, pollanda eksĉefministro kaj ekonomia ministro, montris, ke la tria plena sesio de la 20-a Centra Komitato de la KPĈ pasigis grandan programon pri disvolvado de ĉina ekonomio kaj socia modernigo.
La serio da dialogoj speciale por Eŭropo eligis al la mondo la firman fidon kaj decidemon de Ĉinio pri plua ampleksa profundigo de reformo kaj plivastigo de malfermo, ankaŭ kreis novan spacon por kunlaboro inter Ĉinio kaj Eŭropo. La ĉeestantoj el diversaj eŭropaj landoj sinsekve esprimis la atendon profundigi kunlaboron kun Ĉinio sur pli da kampoj, kune antaŭenigi daŭripovan disvolvon de la monda ekonomio kaj man-en-mane konstrui la komunan komunumon de la homaro kun komuna estonteco.