Laŭ gvida principo publikigita sabate, Ĉinio laboros por plue disvolvi servan konsumadon subtenante altkvalitan ekonomian disvolvon kaj kontentigante bezonon de la popolo pri personiga, variiga kaj altkvalita servoj.
La gvida principo, publikigita de la Ŝtata Konsilio, elmetas 20 ŝlosilajn taskojn, inkluzive de ekspluato de potenciala konsumo en sektoroj kiel hotelo, hejmservado, zorgo pri aĝuloj kaj infanoj, amuzo, turismo, sportoj, eduko kaj trejnado.
Laŭ la dokumento, Ĉinio daŭre malfermos sektorojn kiel telekomunikon, edukon, zorgon pri aĝuloj kaj medicinon, kaj garantios efektivigon de malfermaj rimedoj sur kampoj kiel teknologia servado kaj turismo.