Mortis 4 kaj perdiĝis 23 personoj pro montotorentoj kaj koto-ŝtona fluo en sudokcidenta Ĉinio
Ĝoja Publikigita: 2024-08-04 16:32:41

La loka registaro dimanĉe diris, ke kvar personoj estis mortigitaj kaj aliaj 23 perdiĝis ĝis la 23-a horo sabate post kiam montotorentoj kaj koto-ŝtona fluo atakis urbon Kangding en la sudokcidenta ĉina provinco Sichuan.

La katastrofo okazis ĉirkaŭ je la 3-a horo kaj 30 minutoj sabate en Kangding, la Tibeta Aŭtonoma Subprovinco de Garze, kaj renversis ponton kaj detruis domojn en vilaĝo Ridi.

La loka registaro organizis ĉiuflankan savadon post okazo de la katastrofo, jam sendis 1 448 personojn por helpo kaj savo. Jam estas finitaj la transloĝiĝo kaj aranĝo por la 939 suferataj loĝantoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree